Posse
O filho vem de férias,
Organiza o vazio,
E vai embora um dia.
No quarto dorme ainda
Seu perfume preferido,
E o coração da mãe
É só dor que sangra.
Preciso reaprender o verbo ter:
Desvendar a impermanência
De sua semântica.
Porque não perderei
O que nunca tive, apesar
Da oferta das estrelas...
Eu não tenho nada:
Nem mesmo este corpo
Que habito à espera
Da hora da partida.
Posedo
Filo venis ferie,
Organizis malplenon
Kaj iam foriris.
En la ĉambr’ ankoraŭas
Lia parfum’ preferata
Kaj la kor’ patrina sangas
Pro dolor’ senfina.
Do mi nepre eklernas
La verbon havi kaj
Malkaŝas
ties efemeran
Semantikon.
Tial
mi ne tion perdos,
Kion
mi neniam havis,
Malgraŭ la stelposedon…
Ja mi havas nenion:
Eĉ
ĉi tiun korpon,
En kiu mi loĝas.
Mi atendas nur
La ĝustan alvokon
Por eliri.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 16/09/2013.
6 comentários:
Via persona poezia stilo ambaŭlingve min ravas. Same via artema traduko, ja vera rekreado, lernigas min. Ekzemplo tion ilustras: 'No quarto dorme ainda/ Seu perfume preferido' bele fariĝas: 'En la ĉambr’ ankoraŭas/ Lia parfum’ preferata'. Fleksebla, Esperanto nin donacas tiun neriproĉindan 'ankoraŭas', eks-adverbo nun poezie verbigata.
Emociiga! Vi perfekte priskribis la patrinan senton.
Posedo estas por mi antaŭ ĉio alia ŝarĝo, ora kateno. Mi ŝatas sapvezikojn kaj blovflorojn, sed ne posedas ilin. Iom da mono posedas ankaŭ mi, sed ĉu tio vere estas grava? Certe tio estas ne malgrava, sed mia koro pendas je aliaj aferoj.
Via Cez!
(sed sen posedambicia aludo:)
Jen vera ekzerco pri l' rezigno tre necesa al cxiuj koroj sed cxefe al la patrinaj...
"Niaj filoj ne estas niaj... ili venas pere de ni ne el ni... kiel memoris al ni Tagore...
Kisojn
Muito bonito e tocante!! :)
Lindo Tia!!! Muito emocionante! Amei
Postar um comentário