Utopia
O poeta continua
a acalentar a pedra nua
da existência inquieta,
até sangrar o silêncio
de futuros estúpidos
que devoram lírios.
Mas a pedra é rio
que desliza lesto
no universo: alma
da indispensável
utopia.
Utopio
Poeto daŭre nutras
la ŝtonon nudan
de malkvieta ekzisto,
ĝis sangu silent’
de stultaj estontoj
kiuj liliojn voras.
Sed la ŝton’ riveras
kaj pluglitas lerte
tra l’ univers’: animo
de l' utopi' necesa.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23/09/2013.
5 comentários:
Surpriza! Pensiga! Densa! La unuaj tri versoj estas belegaj: legu ilin solaj:
"Poeto daŭre nutras
La ŝtonon nudan
De malkvieta ekzisto"
Vere belaj!
Sxtonoj kaj rivero... kia bele komponajxo, poetino!
La sagxa Cxina Filozofio instruas al ni ke Dio dormas en la sxtono...
Iam mi petos al iu sizeli poemeton, eble hajko sur sxtonon por mia kolekto.
Gratulon kaj dankon.
Mirinda poezia sintezo pri rivera fluo kaj ŝtona daŭro. Sed poezie vivigata, "la ŝton' riveras" kaj la neceso pri utopio eksplodas silente el la paradokso! Poezio utopias kaj miraklas. Daŭru tia utopio-instaŭro per nedifinebla Belo! Redankas viaj legantoj.
Isso, no meu modo de sentir, é das coisas mais bonitas que você já escreveu, Nazaré! Parabéns!!!
Bele, kara!
Postar um comentário