Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 16 de abril de 2013

ESPERANTO




En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.  
                                                                              (Johano, 1:1)


En la komenc’ estis la Poeto
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
kiu pro am’ vivigis la revon
per lingv’ unuigi la homaron.


Esperanto, lingv’ internacia,
fariĝis bela magia ponto
inter foraj popoloj diversaj
.


Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
belsonaj vortoj flugas inspire
gaje festante la Poezion.



Maria Nazaré  Laroca
Juiz de Fora, 16/04/2013.
Brazilo  


6 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela omagho al la Majstro!

Flávia Laroca disse...

Linda a homenagem a Zamenhof!!! Parabéns!!! :) E bela foto!!! Nunca tinha visto!!!! :D Beijosss!!!

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tre belaj versoj por omaĝi nian majstron! Gratulon! Mi proponas, ke vi reanoncu pri ili en la 26-a de julio.

Hans-Georg Kaiser disse...

Bonege:) Danke al Dio li estis poeto kaj ne bankoficisto... (kvankam ankaŭ tiuj escepte estas poetoj: Raymond Schwartz.) Por la lingvo tio estas tre grava, ke Zamenhof havis artistan sangon en la vejnoj kaj ŝatis la poetojn Heine kaj Uhland kaj similajn poetojn. En la unua libro jam enestas fabelo, kaj fabeloj estas ja pura poezio, tio tre gravas por la lingvo, dekomence Esperanto estas estetika lingvo. Sur la flugiloj de facila vento oni povas flugi, sed oni tro malofte uzas la okazon, laŭ mia opnio... oni tro ofte provas fari el Esperanto nuran "simplan" lingvon. Tio estas miskompreno, Esperanto estas dekomence ne nur relative simpla, sed ankaŭ bela! Beleco ludas gravan rolon en nia amata lingvo! Ni komprenu tion kaj ĝoju pri tio, tiel kiel vi kaj mi, Maria!

José Passini disse...

Elkorajn gratulojn, Kara Nazaré. VI Ĉiam montras belajn angulojn de nia lingvo en ĉiuj aspektoj.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezio Jen la origino de ĉio!