Baraktas l’ animo
Kiel ŝnurdancist’
En ĥaosa vakuo:
Rekte de Esperantuj’,
El l’ Aragvajo,
Mi falis en l’ urbegon
Ŝtonan: San-Paŭlo.
La koro triste
plukas
Streĉitan kordon
El ploro senbrua.
La lilioj ne plu vivas
En ĝardenet’ strata
De la granda urbo...
Eĉ beleco bezonas
Morti por renaskiĝi
Pli perfekte bela.
Maria Nazaré de C.
Laroca
San-Paŭlo, 23/01/2013
4 comentários:
Konscie de la neceso de la morto kaj la vivo, de la tristeco kaj de la gxojo, de la melankolio kaj de la rezigno en la homa koro, Dio sendis al ni Poezion, la flegistino de la animaj vundoj.
Bela kontrasto, kiun la poeto alfrontas per stoikeco de homo, kiu havas fidon.
Vi montras, ke vi vere ĝuis la etoson de la kongresurbo. Via tristeco ŝanĝiĝinta en tiun belan poemon certe helpos reveni plene al la San-paula realeco.
La vivo dauxras... malfelicxe aux felicxe...
Postar um comentário