Deliras l’ animo,
Doloras la haŭto.
Anim’ tra haut’ aromas,
Silente traparolas
Kaj foje ĝi korŝiras.
Pro animsufero
Malsaniĝas haŭto:
Jen verŝajna masko
Aŭ animaresto.
Spite al vent’ petola
Aŭ mara kis’ volupta,
Animo plorsingultas
Kaj haŭto brule floras.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Kabo Frio,
09/01/2013.
5 comentários:
Uaü! Sxajnas ke via hispana flanko burgxonis, flamis cxi foje, poetino... Gratulon!
Perfekte, granda poetino! Via lirikismo hodiaŭ estas voĉ-portanto de viaj sentoj plej profundaj. Vi tradukas per vortoj tion, kion via tuta mio sentas arde, pasie kaj vive, certe pro influo de l' marproksimo, tiel ke via lastatempa vervo manifestiĝas el via animo ĝis via epidermo kaj de tie al la tuta mondo, per viaj vortoj.
Mi tute subakvigxis per mia imago en via bela poemo.
Dankon!!!!
Bela, tre bela! Kia inspirita de via muzo!
Mi intencis: kia inspirita momento de via muzo!
Postar um comentário